Memoroj.
Kaj
miaj senvojaj pensadoj rehaltas sur viaj memoroj, pli bone, sur miaj
memoroj pri vi, kial? Eble ĉar mi ne havas alian manieron jam por
vidi vin, krom per miaj memoraĵoj, kaj kioj estas la memoraĵoj? Ili
estas simple bildoj elvokitaj el la memorujo por igi nin suferi la
mankon ĉiam? Aŭ kioj aliaj povus esti la memoroj? Faritaj el kio?
Faritaj el ideoj, el perversioj, el larmoj garditaj en la soleca
keletaĝo de la animo; memoroj estas ĉiam imagoj ies kiu jam ne plu
estas, kiu jam preterpasis, kaj super ĉio, de io kio neniam
reokazos, tial oni ne havas du memorojn samajn, ĉar ĉiuj estas
mikzaĵoj malsamaj el la sama substanco el kiu estas farita la
vivo... kaj senvole, aŭ eble vole, mia pensado rehaltas sur vi, sur
miaj belaj memoroj kiuj temas pri vi...
No hay comentarios:
Publicar un comentario