Demandoj.
–
Mi timas la
estontecon,
amo mia.
Mi
ne kuraĝis vidi ŝiajn okulojn, ŝi
ploradis ekstere kaj mi ploradis ene. Mi ekrevadis...
–
Kio okazos kun
ni? – ŝi daŭrigis sian suferon – depost ĉi tio, ĉu estos ĉio
kiel antaŭ? Ni bezonos doni al ni tempon por esti malkunaj, mi
pensas...
Ne, tio ne necesos, almenaŭ ŝi
volu tiel. Mi ankoraŭ lune revadis.
– Karulo? Kion vi pensas pri mi?
– Ke mi amas vin – nu, pli
ordinara respondo ne povis veni en mian kapon.
–
Ja, mi scias, sed
pri mi? Kion pensas vi? Ĉu mi troigas, aŭ ne, aŭ mensogas,
revadas, fantaziumas? Kion vi pensas? Eĉ tiel vi min volas? Ĉu vere
min vi ŝatas? Tiel? Tia? Tiel perdita? Malgraŭ ĉio? Kion vi pensas
pri mi? Diri bonvolu.
– Ke vi faras tro da demandoj.
No hay comentarios:
Publicar un comentario