Jen la telefono.
Ni ne planis tion ĉi, nur okazis.
Ni
vojaĝis per la aŭtobuso al ŝia hejmo, kaj kisante nin kaj tuŝante
nin ni alvenis ŝiahejman pordon kaj poste, bone, mi ne memoras kiel, ni preskaŭ estis
nudaj kaj kuŝintaj sur lito ŝia, en la unua ĉambro supren la
ŝtuparoj.
–
Ankoraŭ mi ne
estas preta – ŝi diris.
–
Ne gravas, ne
okazos – mi promesis.
Ni
komencis varme tuŝi nin sed sen tute nudigi nin, mi ankoraŭ havis
mian pantalonon. Mi komencis pensi pri seksumado kaj mi ekscitiĝis,
mi ne plu povis pensi kaj iom post iom mi komencis nudigi ŝin,
malgraŭ mia antaŭa promeso, malgraŭ la kurtenoj estis malfermitaj,
malgraŭ la oftaj pensoj pri la malbono kiu povus okazi, malgraŭ ŝia
kato estu tie vidanta nin, malgraŭ la seruro de la pordo ne estis
ŝlosita, malgraŭ mi ne havis kondomojn, malgraŭ la pordo de la
domo sonore estis malfermita...
–
Mia patro! – ŝi
diris.
Pezajn
paŝojn ni aŭdis sur la ŝtuparo. Mi ektimis lin kaj staris antaŭ
la pordo, serĉante kien iri, tute maltrankvila, tute timigita! Ŝi,
kiel normala ago, kaptis rapide sian mamzonon kaj metis ĝin sur sian bruston.
La patro mole malfermis la pordon.
Silenta momento.
Li
vidis sian filinon kaj poste min, li revidis la knabinon kaj diris:
–
Saluton filin’,
eh...jen la telefono por la okazo se iu telefonus vi respondu – li
donis la hejman telefonon al ŝi, kiu ankoraŭ ne tute vestis sin,
poste li vidis min – Saluton knabo. Do, vi estas okupataj, mi lasas
vin – li malrapide fermis la pordon kaj kurante ekmalsupreniris –,
mi revenos post. Baj baj!
Mia
koro ne lasis
batadi, mia menso vagadis inter la faktoj okazintaj, kaj mi ankoraŭ
ne povis kompreni kio diable okazis! Kio okazis?
–
Kio okazis? –
mi demandis al ŝi.
–
Nenio, kion vi okazvolis? – ŝi diris per rideta buŝo – nur estas mia patro, ne
estas ogrulo. Venu ĉe mi...
No hay comentarios:
Publicar un comentario