viernes, 13 de abril de 2012

Inter ĉiuj... vi estas.


Inter ĉiuj…vi estas.

Inter ĉiuj la floroj
vi estas orkidear’
inter ĉiuj mondoj
vi estas mia Ter'
inter ĉiuj kantoj
vi estas mia himn'
inter ĉiuj pentraĵoj
vi estas arta verk’
inter ĉiuj la belulinoj
via estas belunik’
inter ĉiuj la vortoj
vi estas la am’…
inter ĉiuj,
vi estas mia…

Jen la telefono.


Jen la telefono.

Ni ne planis tion ĉi, nur okazis.
Ni vojaĝis per la aŭtobuso al ŝia hejmo, kaj kisante nin kaj tuŝante nin ni alvenis ŝiahejman pordon kaj poste, bone, mi ne memoras kiel, ni preskaŭ estis nudaj kaj kuŝintaj sur lito ŝia, en la unua ĉambro supren la ŝtuparoj.
Ankoraŭ mi ne estas preta – ŝi diris.
Ne gravas, ne okazos – mi promesis.
Ni komencis varme tuŝi nin sed sen tute nudigi nin, mi ankoraŭ havis mian pantalonon. Mi komencis pensi pri seksumado kaj mi ekscitiĝis, mi ne plu povis pensi kaj iom post iom mi komencis nudigi ŝin, malgraŭ mia antaŭa promeso, malgraŭ la kurtenoj estis malfermitaj, malgraŭ la oftaj pensoj pri la malbono kiu povus okazi, malgraŭ ŝia kato estu tie vidanta nin, malgraŭ la seruro de la pordo ne estis ŝlosita, malgraŭ mi ne havis kondomojn, malgraŭ la pordo de la domo sonore estis malfermita...
Mia patro! – ŝi diris.
Pezajn paŝojn ni aŭdis sur la ŝtuparo. Mi ektimis lin kaj staris antaŭ la pordo, serĉante kien iri, tute maltrankvila, tute timigita! Ŝi, kiel normala ago, kaptis rapide sian mamzonon kaj metis ĝin sur sian bruston.
La patro mole malfermis la pordon.
Silenta momento.
Li vidis sian filinon kaj poste min, li revidis la knabinon kaj diris:
Saluton filin’, eh...jen la telefono por la okazo se iu telefonus vi respondu – li donis la hejman telefonon al ŝi, kiu ankoraŭ ne tute vestis sin, poste li vidis min – Saluton knabo. Do, vi estas okupataj, mi lasas vin – li malrapide fermis la pordon kaj kurante ekmalsupreniris –, mi revenos post. Baj baj!
Mia koro ne lasis batadi, mia menso vagadis inter la faktoj okazintaj, kaj mi ankoraŭ ne povis kompreni kio diable okazis! Kio okazis?
Kio okazis? – mi demandis al ŝi.
Nenio, kion vi okazvolis? – ŝi diris per rideta buŝo – nur estas mia patro, ne estas ogrulo. Venu ĉe mi...

Demandoj


Demandoj.

Mi timas la estontecon, amo mia.
Mi ne kuraĝis vidi ŝiajn okulojn, ŝi ploradis ekstere kaj mi ploradis ene. Mi ekrevadis...
Kio okazos kun ni? – ŝi daŭrigis sian suferon – depost ĉi tio, ĉu estos ĉio kiel antaŭ? Ni bezonos doni al ni tempon por esti malkunaj, mi pensas...
Ne, tio ne necesos, almenaŭ ŝi volu tiel. Mi ankoraŭ lune revadis.
Karulo? Kion vi pensas pri mi?
Ke mi amas vin – nu, pli ordinara respondo ne povis veni en mian kapon.
Ja, mi scias, sed pri mi? Kion pensas vi? Ĉu mi troigas, aŭ ne, aŭ mensogas, revadas, fantaziumas? Kion vi pensas? Eĉ tiel vi min volas? Ĉu vere min vi ŝatas? Tiel? Tia? Tiel perdita? Malgraŭ ĉio? Kion vi pensas pri mi? Diri bonvolu.
Ke vi faras tro da demandoj.

Memoroj


Memoroj.

Kaj miaj senvojaj pensadoj rehaltas sur viaj memoroj, pli bone, sur miaj memoroj pri vi, kial? Eble ĉar mi ne havas alian manieron jam por vidi vin, krom per miaj memoraĵoj, kaj kioj estas la memoraĵoj? Ili estas simple bildoj elvokitaj el la memorujo por igi nin suferi la mankon ĉiam? Aŭ kioj aliaj povus esti la memoroj? Faritaj el kio? Faritaj el ideoj, el perversioj, el larmoj garditaj en la soleca keletaĝo de la animo; memoroj estas ĉiam imagoj ies kiu jam ne plu estas, kiu jam preterpasis, kaj super ĉio, de io kio neniam reokazos, tial oni ne havas du memorojn samajn, ĉar ĉiuj estas mikzaĵoj malsamaj el la sama substanco el kiu estas farita la vivo... kaj senvole, aŭ eble vole, mia pensado rehaltas sur vi, sur miaj belaj memoroj kiuj temas pri vi...

jueves, 12 de abril de 2012

La timo fali

La timo fali.

La vakuo de tiu ĉi mallumec'
senaera
sentigas min morta,
perda,
falanta,
senanima,
sensopira,
senforta,
sekorpa,
Ĉu min vidas?
mi ne,
Ĉu ridas?
mi ploras,
tra mia haŭto
elglutas malvarma ŝvito,
timo eniras per ĉiu poro,
kaj mallumeco de tiu rideto,
puŝas min plu,
al profundeco,
en tiu put' je senfina soleco,
mi krias,
neniu aŭdas,
neniu miras,
neniu estas,
mi daŭras,
falas,
mortas,
sola,
mortas,
blinda,
mortas,
kaj mia spiro lastafoje skapas
el mia korpo glacia...